Sidejo de UN

La sidejo de Unuiĝintaj Nacioj
angle United Nations Headquarters
Konstruaĵo
la sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj
konstruaĵa komplekso
Lando Usono Usono
Urbo Novjorko
Situo Sidejo de UN
 - koordinatoj 40° 44′ 58″ N 73° 58′ 05″ U / 40.74944 °N, 73.96806 °U / 40.74944; -73.96806 (mapo)
Alteco 153,9 m
Etaĝoj 39
Poŝtkodo 10017
Sidejo Unuiĝintaj Nacioj
Sidejo de UN (Novjorko)
Sidejo de UN (Novjorko)
DEC
Situo enkadre de Novjorko
Sidejo de UN (Usono)
Sidejo de UN (Usono)
DEC
Situo enkadre de Usono
Vikimedia Komunejo: United Nations headquarters
Map
vdr

La Sidejo de Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Headquarters, arabe مقر الأمم المتحدة‎‎, ĉine 联合国总部大楼, france Siège des Nations unies, hispane Sede de las Naciones Unidas, ruse Центральные учреждения ООН) estas komplekso de konstruaĵoj en Novjorko (Usono), kiuj servas al ĉefaj organoj de UN kiel oficiala oficejo.

La konstruaĵoj troviĝas en orienta parto de Manhatano inter la 42-a kaj 48-a stratoj, Unua avenuo kaj la markolo East River. La tereno interne tiu ĉi kvadrato ampleksas areon je 18 akreoj (~73 000 m²) kaj prezentas «internacian zonon, kiu apartenas al ĉiuj ŝtatoj-membroj»[1]. Tamen, laŭ la konvencio inter Usono kaj UN Pub. L. No. 80-357, 61 Stat. 756 (1947) la distrikto de la sidejo restas sub juĝorajto de Usono.

Krom konstruaĵoj en Novjorko, UN havas ankaŭ tri akcesorajn, regionajn sidejojn: en Ĝenevo (Svislando), Vieno (Aŭstrio) kaj Najrobio (Kenjo). Tamen la plej ĉefaj decidoj de UN akceptiĝas ĝuste en Novjorko, ĉar precipe tie ĉi kunsidas la Ĝenerala Asembleo kaj la Konsilio de Sekureco de UN.

En laboraj organoj, agentejoj kaj centroj de UN tutmonde laboras ĉirkaŭ 61 000 kadruloj el ~170 ŝtatoj. En la sidejo en Novjorko lokiĝas ĉirkaŭ triono de tuta personaro de UN[2].

  1. Virtuala ekskurso en la retejo de UN
  2. artikolo United Nations Headquarters — The headquarters buildings en la "enciklopedio de la nacioj" angle Encyclopedia of the Nations

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search